Natura abundeco

Ĉi tiu artikolo temas pri abundeco de izotopoj ene de elementoj. Por abundeco de elementoj (laŭ atomnumero) en la terkrusto rigardu la paĝon Abundeco de elementoj en la terkrusto.

En kemio, natura abundeco (NA) estas la abundeco de izotopoj de kemia elemento kiel ĝi estas nature trovata sur planedo. La relativa atompezo (pesita meznombro) de ĉi tiuj izotopoj estas la atompezo listigita por la elemento en la perioda tabelo. La abundeco de izotopo varias de planedo al planedo sed restas relative konstanta kun tempo.

Ekzemple, uranio havas tri nature okazantajn izotopojn: 238U, 235U kaj 234U. Iliaj respektivaj NA estas 99,2745%, 0,72% kaj 0,0055%. Ekzemple, se 100000 uraniaj atomoj estis analizataj, oni devus atendi trovi proksimume 99274 238U atomojn, 720 235U atomojn kaj 6 234U atomojn. Ĉi tio estas ĉar 238U estas multe pli stabila ol 235U aŭ 234U, kiel la duoniĝotempoj de ĉiu izotopoj estas 4,468×109 jaroj por 238U kompare al 7,038×108 jaroj por 235U kaj 245500 jaroj por 234U.

Tamen, la natura abundeco estas influita ankaŭ de probablo de kreado de donita izotopo en nukleosintezo. Ekzemple ĉe samario, la radioaktivaj 147Sm kaj 148Sm estas multe pli abundaj ol stabila 144Sm.

Por radiogeneritaj nuklidoj la natura abundeco estas influita de produktado de donita izotopo per disfalo de la aliaj radioaktivaj nuklidoj, ekzemple ĉe izotopoj de plumbo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne